← Reen al P

PIV · 12583

popular²a

popular2a
Facile komprenebla de ne tre instruitaj homoj: broŝuro verkita en populara lingvo; se mi volus doni tradukojn kun tute populara stilo Z; populara lernolibro. banala, elementa, rudimenta, triviala.
Konata, uzata de la popolo: en tiu tempo estis populara la proverbo […] Z; tiu en la publiko tre populara opinio Z; vortoj, kiuj apartenas nur al unu lingvo, sed estas popularaj ankaŭ ĉe la aliaj popoloj Z.
Amata, admirata de la popolo aŭ de aparta homgrupo: populara verko Z, oratoro; populara filmheroo; populara instruisto; li estas tre populara ĉe siaj soldatoj.
populareco. Eco de iu, io populara: la grandaj verkistoj, kiuj pli zorgas pri la enhavo de siaj verkoj, ol pri plena populareco de ilia formo Z; la populareco de tiu ministro estas ĉiam pli granda.
popularigi. Fari ion populara: popularigi sciencan verkon B; popularigado de la novaj produktometodoj.
nepopulara. Ne konata aŭ ne amata de la plimulto.