← Reen al T

PIV 2020 · 16040

★trivial/a

trivial/a (pp vorto, esprimo, ideo ks) Maldelikata, tro komunuza, ne apartenanta al la plej prestiĝaj kategorioj: laborenspezo! kia proza, triviala vorto! Z; la simpla, tera, triviala, sed tamen tragedia, minaca trudiĝema krio: Panon! Z; la himno sub mia plumo ricevis formon tre mallertan k trivialan Z; la titolado de «Dio» per «Sinjoro» estas io tro triviala k profananta Z; tio estas triviala historio, sed ĝi estas belete esprimita Z; triviala ŝerco; trivialaj aludoj; triviala komiko. banala, vulgara.
trivialaĵo. Io triviala: ili neniam sin altigis super la trivialaĵoj de sia materiala vivado; tiu komedio estas tiel plena de trivialaĵoj, ke ĝi naŭzas.
trivialeco. Eco de io triviala: la trivialeco de la sentoj en tiu romano estas apenaŭ tolerebla.
trivialigi. Fari ion triviala: li trivialigas la plej noblajn ideojn; trivialigi la sanktan nomon de E..