PIV 2020 · 16041
★tro
★tro.
I - Partikulo, signifanta: «pli ol sufiĉe; pli ol necese; pli ol ĝustamezure», k uzata:
1 por modifi la sencon de adj-o, adv-o aŭ verbo: de rigardo tro alta malsaniĝas okulo Z; la tro multa parolado lacigas lin Z; de edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas Z; kiu tro multe deziras, nenion akiras Z; pli bone ne sali, ol sali tro multe Z; vivi modere, ne tro interne, nek tro ekstere Z; tro saltas la rato, ĝin kaptas la kato Z; kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas Z; se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas Z;
2 kun elipso de «multe», por enkonduki suplementon de mezuriteco: tro da metioj – profitoj neniaj Z; tro da konfido kondukas al perfido Z; de tro da pano venas malsano Z; oni neniam havas tro da singardo; tro da kuiristoj kaĉon difektas Z;
3 por enkonduki subprop-on konsekvencan: ŝi estis tro pia k senkulpa, ke la sorĉa arto povu havi forton sur ŝi Z; ĝi okupis tro altan situacion, ke oni povu supozi […] Z; la aero tie estas tro peza, ke prudenta ekzistaĵo tie povu vivi. Rim. La ke estas iufoje precizigita per por (kun u-formo) aŭ ol (kun us-formo): ilia nombro estas tro granda, por ke ni povu ilin ĉiujn citi Z; la instrukcioj estas tro klaraj, ol ke mi erarus. Kiam la du verboj estas samsubjektaj, oni povas uzi inf-on: tiu sistemo postulas tro grandan pripensadon, por povi esti enkondukita en la ordinaran interkomunikiĝon Z.
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
troa. Estanta en pli ol sufiĉa kvanto aŭ grado; superanta la ĝustan mezuron: troa laboro; troa festeno estas veneno Z; troa petolo danĝera al kolo Z. ☞ ekscesa.
troe. En troa kvanto, superanta la ĝustan mezuron: mi trovis du librojn troe en la kesto. ☞ plie, krome.
troo
1 Eksceso: aldoni troon da acido, por ligi ĉiom da alkaloj; lando saturita de troo da vivo B.
2 💻 Situacio okazanta, kiam aritmetika operacio donas rezulton pli grandan ol la plej granda prezentebla valoro. ☞ valoreksceso.
troi (ntr) Transpasi la mezuron: la virinoj devas ĉiam troi! B.
troaĵo. Objekto aŭ ago, superanta la ĝustan kvanton aŭ mezuron: vi devos krompagi pro la troaĵo da pakaĵoj.
troigi. Fari, ke io estu troa: vi troigas la damaĝojn, kiujn oni faris al via aŭto; ne troigu la esprimadon de viaj sentoj, oni kredus ilin neveraj.
maltroo 💻 Situacio okazanta, kiam aritmetika operacio pri glitkomaj datenoj donas rezulton pli malgrandan ol la plej malgranda prezentebla valoro.
III - Samsenca pref.: trograndigi la aferon; tropezi; sen trograndigo oni povas diri, ke E. estas almenaŭ 50 fojojn pli facila, ol ĉia lingvo natura Z. ☞ super, preter, trans, hiper/, pasi, limo.