PIV 2020 · 12401
★pli
★pli.
I - Partikulo, esprimanta kvanton aŭ gradon superan al unu alia, k sekve uzata:
1 por formi la komparativon de adj-oj aŭ adv-oj: lakto estas pli nutra, ol vino Z; mi trovas vin pli simila al greko, ol al skito Z; li estas pli stulta, ol malica; ili ĉiuj babilis france, unu pli malbone ol la alia Z; du homoj povas pli multe fari, ol unu Z; (abs) ĉu ekzistas io pli sensenca? Z; tiaj personoj ĉiam pretendas esti pli saĝaj Z; el du malbonoj pli malgrandan elektu Z; iru pli rapide Z. ☞ plej. ➞ plu, plus.
2 por montri relative grandan amplekson de ago: li ne vivos pli, ol unu tagon Z; tio ĉi estas pli, ol mi kuraĝis esperi Z; ni povas fari nenion pli, ol silenti Z; (abs) ne estas permesite al mi pli diri Z; ni konsilas pli uzadi ĉiam formojn simplajn anstataŭ kunmetitaj Z; mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron Z; pli oni nenion sciis el lia historio Z; la plimulto konis la mortinton kiel eminentan blindan E-iston, nenio pli Z. ☞ prefere.
3 kun la signifo «pli multe»: restas ĉirkaŭ dek personoj, ne pli Z; pro Dio, sinjoroj observu pli da ordo! Z; pli da okuloj, pli da certeco Z; pli da bruo, ol da faro Z.
pli k pli. Sintagmo esprimanta konstantan progreson de la ago: li senlace iris pli k pli profunden en la arbaro Z; la fluo fariĝis ĉiam pli k pli forta Z; la homoj jam celados al lingvo internacia ĉiam pli k pli Z.
pli aŭ malpli, pli-malpli. Sintagmo, signifanta «proksimume, ĉirkaŭ»: pli aŭ malpli frue la pseŭdosufiksaj vortoj «fremdaj» fariĝos arĥaismoj Z; pli-malpli ĉe la vesperiĝo Z; pli-malpli unu horon poste Z; ĝi havas pli-malpli la grandecon de monero Z; tempo pli-malpli difinita Z.
pli-ol-unu Z. Pluraj.
II - Samsignifa kombinebla morfemo: pliosigno, malpliosigno.
plie. Krom tio: unu paro da manoj plie ne montriĝis superflua Z; eĉ plie mi povas diri […] Z; li donis al ŝi veston k plie monon.
pliigi. Fari, ke estu pli da io: tio pliigis la nombron de la vizitantoj; Ⓣ (pp mekanismo) pliigi la povon.
pliigita 𝅘𝅥𝅰 (pp intervalo) Je duonduto pli granda, ol perfekta.
pliiĝo. pliiĝo de la temperaturo, premo.
pliiĝi. Iĝi pli multnombra: miaj ĉagrenoj nur pliiĝis.
malpli. Partikulo, esprimanta kvanton aŭ gradon malsuperan al unu alia, k sekve uzata:
1 por formi komparativon de adj-oj aŭ adv-oj: via pano estas malpli freŝa, ol mia Z; parolu malpli laŭte!; tio estas videbla, sed ne malpli videble estas, ke […] Z;
2 por montri relative malgrandan amplekson de ago: la reĝo al malmultaj jam konfidas k eĉ al tiuj malpli, ol antaŭe Z; ili lin akuzis ne pli k ne malpli ol pri tio, ke li mortigis homon Z;
3 kun la signifo «malpli multe»: malpli mi ne povas preni! Z; malpli da havo, malpli da zorgoj Z.
malpliigita 𝅘𝅥𝅰 (pp intervalo) Je duonduto malpli granda, ol perfekta.
III - Pref. kun la sama signifo: pliaĝa Z, plivoli, plibonigoj Z; plifortiĝi Z, pligrandigi Z, plimulto Z, pliriĉiĝi ktp.