PIV · 12381
★plej
★plej.
I - Partikulo esprimanta:
1 gradon superan al ĉiaj kompareblaĵoj: vi devus esti la plej feliĉa el ĉiuj viroj Z; sed la najtingalo estas tamen la plej bona el ĉio! Z; ŝi estas la plej bela en la mondo Z; neniam mortas tiu, kiu ekvidis tiun rozon, la plej belan sur la tero Z; ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la domo Z;
2 absolute altan gradon (sen esprimita komparo kun aliaĵoj): sur la tablo troviĝis plej bongustaj ĉerizoj Z; ŝin ĉirkaŭis plej malluma nokto Z; ĉio sia estas plej ĉarma Z; plej juna katido musojn jam pelas Z; ni ne havis eĉ la plej malgrandan suspekton, ke li havas ian kaŝitan intencon Z; en la plej bona okazo Z; al li tiu malnova domo plaĉis plej multe Z; vi komprenas? – plej perfekte! Z; mi petas vin plej insiste Z; mi simple elpensadis vortojn, penante, ke ili estu kiel eble plej mallongaj Z; ŝi hontis siajn larmojn k deziris kaŝi ilin kiel eble plej rapide Z. ☞ treege.
II - Samsignifa kombinebla morfemo:
pleje
1 En la plej alta grado, plejmulte: por kia okupo vi sentas vin pleje kapabla k taŭga? Z; kial? Mi diros al vi, ke verŝajne pleje k antaŭ ĉio tial, ke la viroj estas kapo de domoj Z. ☞ precipe, ĉefe.
2 En la plej oftaj okazoj, plejparte: oni povis nur malofte vidi ŝian ĉapelon sur tiu loko, kiun tiu ĉi vestaĵo pleje okupas ĉe la aliaj homoj Z; la ellernado de lingvoj pleje devas esti farata kun perdo por la aliaj regionoj de scienco Z; en nia lingvo la vortoj pleje estas pli naturaj k pli bonsonaj, se ili estas ne kunligataj Z; trankvilaj ili (infanoj) estas pleje tiam, kiam oni ilin enlitigis Z.
★malplej. Partikulo, esprimanta gradon malsuperan al ĉiuj aliaj, aŭ absolute malaltan: el ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa Z; ĝi estus la malplej taŭga rimedo.
III - Pref. kun la sama signifo: urba plejaĝulo Z; sia plejamato Z; la Plejpotenca Z; la Plejaltulo X; la plejsanktejo X.