PIV 2026 · Artikolo 12382
Plejado
Plejado BELE
1 grupo de sep antikvaj grekaj poetoj. Πλειάς
plejado (figurasence) aparte elstara eta grupo de poetoj, artistoj, intelektuloj k.s.
Plejadoj
1 MITO la sep filinoj de Atlaso ③ 1 kaj Plejono, kiuj estis transformitaj en stelojn. ➞ Majo 2, Elektro ② 2, Taigeto, Alciono ② 1, Celeno, Steropo, Meropo ② 1.