PIV 2026 · Artikolo 15405

taŭro

Litero T

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. Taŭro
  2. taŭra
  3. taŭrist/o
  4. Minotaŭro
taŭro
2 (figurasence) viro tre efika en sekskuniĝo: li estis taŭro, dura kaj abrupta EUr espereble Luĉjo ĉeestos la tendaron en Primoŝteno. Kia taŭro! LBe
Taŭro
1 ASTR nordhemisfera konstelacio, kiu entenas Aldebaranon. Taurus
2 figuro de la dua domo de la zodiako, tra kiu la suno pasas de la 20a de Aprilo ĝis la 21a de Majo.
3 = (prefere) Taŭruso.
taŭra rilata al taŭro: taŭraj kornoj (figurasence) taŭra frunto taŭra kolo
taŭristo toreisto.
Minotaŭro MITO taŭrokapa viro, ido de Pazifao kaj virbovo, loĝanta en la Labirinto. ➞ Minoo.