← Reen al L

PIV · 9014

labirint¹o

labirint1o
Implikita, neregula interplektaĵo de vojoj, el kiu estas malfacile trovi eliron sen gvido: konfuzita labirinto da sennombraj ĉambroj Z; boska labirinto en plezurĝardeno; vagado tra la strata labirinto de Kopenhago Z; (f) vi, kiu vagadis tra la labirinto de la mondo Z; (en la vivo) konfuzitaj labirintoj […], nenia eliro, nenia gvida stelo Z.
🏠 Meandra desegno en la pavimo de Mezepokaj katedraloj, kiun la fideluloj sekvis genue, kvazaŭ kalvarian vojon.
Tiu parto de la interna orelo, kie estas la organoj de la orientado: membraneca, osta labirinto. kokleo, kanalo 4, timpano.
(f) Implikita aranĝo, kie la menso konfuziĝas: oni ne povos sin orienti en tiu ĉi sovaĝa labirinto Z (de Volapuko); la labirinto de la proceduro.
labirinta. Implikita kiel labirinto: labirintaj deduktoj.
Labirinto Nomo de kelkaj konstruaĵoj kun labirinta plano, inter kiuj la palaco de la reĝo Minoo, en Kreto ( Dedalo) k la palaco de la faraono Amenemheto la 3a.