← Reen al O

PIV 2020 · 11417

★orel/o

orel/o
La organo de aŭdkapablo: ekstera, meza ( timpano), interna ( labirinto) orelo. oto.
La ekstera parto de tiu organo (orela aŭriklo): kapti hundon je la oreloj Z; la kulo enrampis en la orelon de la princo Z; la ĉevalo akrigas la orelojn Z; meti la manon tube (konke) al la orelo G; ne estas bezone, ke oni tiru lin per orelo Z; (f) streĉi la orelon Z (ekatenti); klini la orelon al ies parolo X; diri en ies orelon Z (sekrete); tra unu orelo eniras, tra la dua eliras Z (li ne atentas); (analoge) la orelo de kruĉo (anso).
Tiu organo, rigardata kiel sidejo de la aŭdkapablo: havi bonan, malbonan orelon; malsata stomako orelon ne havas Z (ne aŭskultas argumentojn); la muro havas orelojn Z (iu subaŭskultas); io malagrabla al ies oreloj; tiu muziko tranĉas la orelon Z; mevoj k cignoj tiom multe krias, ke la oreloj doloras Z; kial vi tiel krias? Vi traboras al mi la orelojn B; juĝanto devas havi du orelojn Z (aŭskulti egale ambaŭ juĝotojn); se tio venus al liaj oreloj Z; prediku al la oreloj de Jerusalem X.
orela. Rilata al orelo: orela konko; buŝa (perbuŝa) k orela (perorela) literaturo Z.
orelumo
Ŝirma vesto por la oreloj: ĉapon kun orelumoj laĉo supre ligas, bonvetere por levo, pluve por surtiro G; orelumoj kontraŭ frosto.
Telefona aŭskultilo.
orelhava. Provizita per oreloj.
senorela Ne havanta (eksterajn) orelojn.
longorela. Havanta longajn orelojn: longorela hundeto, azeno Z.
ursorelo 🍁 Aŭrikulo. aŭriklo.