← Reen al T

PIV · 15688

timpan/o

timpan/o
Kavo (cavum tympani) de la meza orelo, fermita de membrano ( miringo).
🏠 Triangula spaco inter la tri kornicoj de frontono; simila spaco super pordo, inter impoŝto k la du apudaj arkivoltoj, aŭ inter lintelo k arkivolto: la timpanoj estas destinitaj ricevi skulptaĵojn.
📖 Kadro por egaligi la premon en iaj modeloj de manpresilo.
Hidraŭlika rado, kiu ĉerpas la akvon per sia rondo, levas ĝin k elverŝas tra sia akso.
 Z = timbalo.
timpana. Rilata al timpano: timpana membrano (Sin. miringo).
timpanismo Gasa disstreĉiĝo de la torako aŭ de la abdomeno, diagnozebla per perkuto. meteorismo.
timpanito Meza otito, inflamo de timpano(j). miringito.
timpanosto La parto de la temporalo, kiu entenas la timpanon.