PIV · 11517
ot/o
ot/o ⚕ Orelo.
ota. Rilata al la orelo: otaj medikamentoj.
otito ⚕ Kn de ĉiuj inflamoj de la orelo: ekstera, meza, interna otitoj.
otalgio. Oreldoloro.
otoskopo. Instrumento, per kiu oni vide ekzamenas la orelan kanalon k timpanan membranon.
otoskopio. Ekzameno de la akustika meato per otoskopo, spegulumo ktp.
oto-rino-laringologo. Specialisto pri la malsanoj de orelo, nazo k laringo.