← Reen al O

PIV · 11516

★-ot/

-ot/. Suf. esprimanta pasivon por ankoraŭ ne okazinta procezo (t.n. «de pasiva futura participo»): viaj dentoj estas kiel tondotaj ŝafinoj X; paŝtu la buĉotajn ŝafojn X; ĉiu devas mem al si elekti heroon imitotan Z; tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj Z; li estis oferota sur la ŝtono de sango Z. predikto.
ote. Responda adv., uzebla nur, kiam la suferanto de la procezo estas esprimata per la subjekto de la prop.: kaptote, li forkuris.
-oto. Persono aŭ objekto, kiun oni submetos al iu procezo: homo kiun oni devas juĝi, estas juĝoto Z; la Izraelidoj alkonduku siajn buĉotojn Z (buĉotajn bestojn); neniam insultu, ne parolinte kun la insultoto Z.
-otaĵo. Io, kiun oni ‑os: kiel aglo flugas al la manĝotaĵo Z; David prenis la portotaĵon k iris Z. Rim. Kiel videblas en tiu ĉi lasta ekz-o, ot povas enhavi nuancon de intenco aŭ devigo. -end/.