← Reen al E

PIV · 3732

★elekt/i

elekt/i (tr)
El du aŭ pluraj preni pro prefero: li elektis al si kvin glatajn ŝtonojn el la torento X; modestan lokon elektu Z; la rifuĝejon ŝi por mi elektis Z; la Komitato ricevis la komision nur elekti lingvon Z; el du malbonoj pli malgrandan elektu Z; elekti inter pluraj ebloj; edzinon elektu laŭ deveno Z; kun li tri mil viroj elektitaj el Izrael X; inter amikoj viaj elektu la plej saĝajn Z; elektu al vi hodiaŭ, al kiu vi volas servi X; esti elektita inter du mil Z; elekti lentojn el la cindro B; (abs) kiu devas, tiu elekti ne povas Z; kiu elektas tro multe, ricevas nenion Z. kribri, loti, selekti.
Montri per voĉdonado preferon por kandidato: elekti deputiton, prezidanton, papon; la societoj povas elekti po unu delegito inter siaj propraj membroj Z; mi elektis lin kiel prezidanton Z; mi elektis lin prezidanto Z; Centra Komitato, kiu estas ĉiujare elektata en la kongresoj Z; institucio, elektita de la tuta E-istaro Z. baloti. Rim. Povas iufoje okazi konfuzo inter la sencoj 1 k 2, kiam temas pri personoj; oni tiam neprigu la duan sencon per «balote» aŭ «voĉdone».
elekto
Ago de iu, kiu elektas: li faris elekton el ĉiuj plejbravuloj X; ni devas observi plej severan elekton Z; eĉ inter tiuj perfekteguloj oni ankoraŭ faras elekton! Z; de elekto tro multa, plej malbona rezulto Z.
Ago de iu, kiu povas elekti: volu-ne-volu – elekto ne ekzistas! Z; ni lasas la elekton al la uzantoj; havi la liberan elekton de sia kuracisto; estas bone havi pli grandan elekton el ili, ĉar oni ofte devas ŝanĝi la rimedojn Z; havi ankoraŭ alian elekton Z (eblan). alternativo, dilemo.
Elekto de homoj per voĉdonado: malfaciligi la elekton al la grupoj provincaj Z; rekta, nerekta elekto; estas nepre necese, ke elektoj estu kiel eble plej demokratiaj Z; kontroli la regulecon de la elektoj.
elektado. Procezo de voĉdonado, kies rezulto devas esti elekto de funkciuloj, deputitoj ks: la periodo de la elektado komenciĝos; unua, dua elektado ( rebaloto); venko, malvenko de partio ĉe la elektado; la ĉiujara elektado de la Akademio Z.
elektanto. Tiu, kiu elektas aŭ povas elekti: koncerne la nombron 25 elektantoj por unu delegito Z; nombro de la registritaj, de la voĉdonintaj elektantoj; primara, sekundara elektanto; oficiala listo de la elektantoj.
elektantaro. Tuto de la laŭrajtaj elektantoj.
elektebla
Tia, ke oni povas ĝin elekti: la koloro de la aĉetota aŭto estas elektebla.
Havanta la rajton esti elektita: por esti elektebla, oni devas havi la aĝon de […].
elektejo. Loko, kie oni faras elektadon.
elektema Z. Malfacile kontentigebla en sia elekto: tro elektema ricevas nenion Z. delikata, postulema.
elektilo Aŭtomate funkcianta plurkontakta ŝaltilo.
elektinda. Tia, ke li, ĝi meritas elektiĝon.
elektita
Tia, ke ĝi meritis elekton: Elektitaj Fabeloj de Grimm B; multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj N.
Plej ŝatata aŭ plej bona: liaj elektitaj militestroj dronis en la Ruĝa Maro X; ŝi estas la elektita de sia naskintino X; li estas elektita ilo por mi, por porti mian nomon antaŭ la nacianoj N. elito.
elektito
Tiu, kiu estis elektita: ĝi prezentas la nomon de tiuj elektitoj al la Kongreso Z.
ב Tiu, kiun Dio aparte elektis por misio k eterna feliĉo: jen estas Mia elektito, kiun favoras Mia animo X; (f) nur la elektitoj venas en la regnon de la belo! Z.
alelekti. Elekti nova(j)n membro(j)n, por kompletigi la laŭstatutan aŭ laŭleĝan nombron: se la nombro de la elektitaj membroj estas malpli ol 25, la kongreso alelektas la mankantan nombron Z; la komitatanoj alelektis en la loko de X s-ron Y. koopti.
antaŭelektilo Aŭtomata aparato en telefoncentralo, kiu ekfunkcias, kiam abonanto levas sian mikrofonon.
neelektebla. Ne rajtanta esti elektita: teorie, mensaj malsanuloj estas neelekteblaj.
reelekti
(pp personoj) Denove komisii per balotelekto unu saman funkcion al iu: oni reelektis s-ron X al la posteno de prezidanto; ĉiu Komitato eligas unu trionon de siaj membroj (reelekteble) Z; post du oficperiodoj la Usona Prezidanto ne estas plu reelektebla. rebaloto.
(pp komitato ks) Renovigi, elektante la samajn aŭ aliajn membrojn: institucio, kiu estos periode reelektata Z.
princo-elektisto Z Ĉiu el la 7 ĝis 9 princoj, ekleziaj aŭ laikaj, kiuj rajtis elekti la imperiestron romgermanan.
senelekte Z. Hazarde; trafe-maltrafe.