PIV · 1597
balot²i
balot2i (ntr) Voĉdoni per balotilo, kontraste kun la ceteraj manieroj de voĉdonado: oni balotos la 10an de Aprilo; baloti por, kontraŭ leĝpropono; baloti pri la prezidanteco.
baloto. Ago de tiu, kiu balotas: via baloto estis neregula.
balotado. Ago de tiuj, kiuj balotas: sekreta, publika balotado; decido estis atingita nur ĉe la tria balotado; kontrolantoj de la balotado. ☞ elekto.
balotilo. Ĉiu el la materiaj, precize kalkuleblaj objektoj (globetoj, kartoj, paperetoj ks), kiun voĉdonantoj uzas, por esprimi siajn opiniojn.
balotujo. Urno.
rebaloto. Dua baloto, aranĝita, kiam la unua ne donis validan rezulton.