← Reen al K

PIV · 8654

★kribr/i

kribr/i (tr) Apartigi per multatrua instrumento la dikajn erojn de solidaj materioj disde la pli maldikaj aŭ subtilaj eroj: kribri sablon, grenon, farunon; (f) kribri k senbalastigi la lingvon. filtri.
kribro, kribrado. Ago de tiu, kiu kribras.
kribraĵo. Tio, kio estas kribrita: la kribraĵoj de forno.
kribrilo. Multetrua instrumento por kribri: ĉerpi akvon per kribrilo Z (vane labori); kiel oni disĵetas per kribrilo X.
molekula kribrilo Organika aŭ neorganika solido, plena de molekulgrandaj truetoj, uzata por sekigi gasojn aŭ por apartigi molekulojn per kromatografio.
kribrileto Z. Malgranda kuireja kribrilo, por disigi ekz. la legomojn disde la akvo, en kiu ili bolis k.a.. trapremilo.