PIV · 8735
kromatografi/o
kromatografi/o Ⓚ Analizmetodo de la konsistaĵoj de miksaĵo, kiuj, solvitaj en fluido (gaso, likvo), migras tra fiksa materialo (solida aŭ likva) k apartiĝas pro diferencaj fizikaj ecoj (i.a. alsorbeco, solvebleco, afineco kun aliaj molekuloj): kromatografio sur maldika tavolo de silica ĝelo; gaslikva, likvolikva kromatografio (la fiksa materialo estas nesolvebla likvo sur inerta pulvoro); afineckromatografio (la fiksa materialo enhavas antikorpojn, lektinojn ks); grandec-ekskluziva kromatografio (la fiksa materialo konsistas el grajnoj plenaj de molekulgrandaj kavetoj). ☞ kribrado.