← Reen al K

PIV · 8736

kromi/o

kromi/o
Elemento, Cr, atomnumero 24, atommaso 52,00.
Grizeta, malmola, neoksidebla metalo, kies alojoj kun aliaj metaloj estas multe uzataj en industrio: kromiklorido, kromikombinaĵo; kromiprodukto.
kromii (tr)
Tegi per kromio: kromiita ŝtalo.
Tani per kromio: kromiita ledo.
kromiato. Salo de kromiata acido, H2CrO4.
kromiilo. La radikalo CrO2, troviĝanta en diversaj kombinaĵoj.
kromiflavo. Plumba kromiato PbCrO4.
kromia diklorido, kromia triklorido. La kombinaĵoj CrCl2 k CrCl3.
bikromiato (ark.) = dikromiato.
dikromiato. Salo de dikromiata acido, H2Cr2O7.