← Reen al P

PIV 2020 · 12625

★postul/i

postul/i (tr)
(iu) Firme esprimi sian volon, ke iu donu aŭ faru ion: postuli sian parton de heredaĵo, la prezon de sia laboro, bedaŭresprimojn; ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos Z; kion Dio ne donis, perforte ne postulu Z; donu al la lupo iom, ĝi postulos ĉiom; ŝi postulis, ke ŝi estu traktata konforme al tio Z; li eĉ postulis, ke lia statuo staru en la preĝejoj Z; de muzikisto vi postulas, ke li sciu ludi Z; preskaŭ nekredebla estis la elaĉeta mono, kiu estis postulata Z; aperis (multaj) kun rozoj, sed la postulata rozo ne estis inter ili Z; (elipse) mia patro min postulas Z (postulas, ke mi venu al li). eldevigi.
(io) Fari, ke io estu necesa, nemalhavebla: la rapida industriiĝo de la lando nepre postulas novajn merkatojn; tiu demando postulas pripenson; tiu verko postulis de ni trijaran laboron; ĉiu prep. per si mem postulas la nominativon Z; mi profunde kredas, ke tion postulas la interesoj de l’ afero Z; tasko, kiu postulas grandan sperton B; por la ellernado de E. estas postulataj de la lernanto neniaj antaŭaj scioj Z.
postulo
Nepra k firme insista peto: postulo de iu pri io; la Komitato de la Delegacio sendis al nia L. K. postulon de diversaj reformoj en E. Z; ŝi metas al siaj laboristinoj nur unu postulon, nome, ke iliaj moroj estu senmakulaj Z.
Tio, kion necesigas la ekzisto aŭ prospero de io: E. bonege kontentigas ĉiujn postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo internacia Z; laŭ la postulo de la cirkonstancoj Z; la erara opinio, ke la sola postulo de lingvo tutmonda estas ĝia plej granda komprenebleco por instruitaj homoj Z.
£ Postulado: tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas Z; postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas Z; la proponado de laboro superas la postulon B.
postuladi. Ade postuli, i.a. mendadi: ĝia mastrino proponadis siajn konsilojn k rilatojn al tiuj, kiuj ilin postuladis de ŝi, interŝanĝe kontraŭ reciproka servo en formo de mono Z.
postulado. Mendado: ekzistas konkurado, postulado k proponado staras kontraŭ si, reciproke sin rigardas k pesas Z.
postulateco. Grado, laŭ kiu io (ekz. varo) estas postulata: la postulateco de tiu artiklo estas alta.
postulema. Inklina multon postuli, k ne facile kontentigebla: postulema ĉefo B, edzino.
depostuli Z. Postuli tion, kio apartenas al ni k je kio ni estas senigitaj: depostuli heredaĵon, rajton.
kontraŭpostulo Kontraŭpretendo.
nepostulema. Inklina ne tro postuli, akcepti kompromisojn.
repostuli
Refoje, denove postuli.
Postuli, ke oni redonu tion, kion oni prunte ricevis.