PIV · 12724
★pretend/i
★pretend/i (tr)
1 Postuli ion, pri kio oni asertas, ke oni havas rajton super ĝi: pretendi reĝecon pro hereda rajto; sed mi ne pretendas pri la premio Z; ĉiuj dioj, aŭ iliaj pastroj, pretendas la povon mortigi tiujn, kiuj adoras aliajn diojn; reputacio, kiun mi ne pretendas k neniam serĉis; (abs) postulo (oferto) ne pretendas, rifuzo ne ofendas Z; Karolo la Pretendanto (al la reĝeco).
2 ⚖ Postuli, ke estu agnoskita rajto pri io aŭ la vereco de io: pretendi pri perdokompenso; pretendi, ke oni estas kalumniita.
3 Fanfarone k memiluzie aserti, ke oni estas ia: tiaj personoj ĉiam pretendas esti pli saĝaj Z; li pretendis, ke li estas granda konanto de la leĝoj Z; (f) k ĉio tio pretendas esti profundpensa! Z.
pretendo
1 Aserto, ke oni havas rajton pri io, kion oni postulas: mi ne havas pretendon je indulga agado de via flanko Z; pravigi siajn pretendojn; ŝi ridetis pri si mem ĉe la penso, ke hieraŭ ankoraŭ ŝi povis havi iajn pretendojn pri estimo de homoj Z.
2 Tio, kion oni pretendas en disputo aŭ (⚖) proceso.
3 Aserto, ke oni havas iajn flatajn ecojn: lia pretendo pri spriteco estas simple naŭza; pretendoj al erudicio.
kontraŭpretendo ⚖ Pretendo, kiun formulas defendanto kontraŭ tiu, kiu la unua faris pretendon kontraŭ li antaŭ tribunalo.
senpretenda. Ne havanta pretendojn (precipe 3): senpretenda, tute naiva knabino.