PIV 2026 · Artikolo 12723

★preteksto

Litero P★ Fundamenta

★ preteksto ŝajna motivo eldirita por kaŝi la efektivan: por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston Z serĉi ĉiam pretekstojn, por nenion fari la elektito rifuzis akcepti la postenon je preteksto de manko de l’ tempo B trovi ian verŝajnigan pretekston por via nokta migrado Z
pretekste, ke kun la preteksto, ke: bagateligi iujn krimojn pretekste, ke ili ne estis unikaj BMo
preteksti tr prezenti ion kiel pretekston: preteksti malsaniĝon por rifuzi inviton li pretekstis urĝajn aferojn kaj tuj foriris SEn mi pretekstis, ke mi timas ŝtelon SPo