← Reen al P

PIV · 12722

★pret/a

pret/a
(io) Tiel aranĝita, ke ĝi estas disponebla por tuja uzo: la tagmanĝo estas preta; la manuskripto estas jam preta k […] tuj estos eldonita Z; ĝi ne povis esti preta ĝis hodiaŭ Z; ĝis nun aperis sole nur du efektive pretaj lingvoj, nome Volapük k E. Z; (f) havi pretan respondon por ĉiu demando Z; alpaŝi al prijuĝado kun antaŭe jam preta konvinko Z; kun malkonfido k antaŭe preta penso Z.
(iu) Estanta en taŭgaj dispozicioj por ion fari tuj: ŝi estis preta sveni Z; mi estas preta forvojaĝi B; dudek ses mil homoj pretaj eltiri glavon X; preta je ĉiuj oferoj Z; ĉiam tute preta al vi servi! Z; mi estas preta riski la vivon Z; mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo Z.
prete. En preta maniero: meti la botelojn prete sur la tablon Z; kun urso promenu, sed pafilon prete tenu Z; ĉiam havu la vortaron prete sub la mano.
preteco
Eco de io preta: mi timas, ke tia arma preteco povas ofendi Sargonon B.
Eco de iu preta: montrinte ĉiuj du la pretecon batali k paginte per tio la devon al la honoro, vi povus fini la aferon amike G; oni ne povas kalkuli je la preteco de la mondo pionire oferi sian tempon al tia provo Z; li ĉiam montras sindonan pretecon (serveman akuratecon) por helpi al samideanoj; tiun sorton ŝi akceptis kun plena k decida preteco Z.
pretigi
Fari, ke io estu tuj uzebla: pretigi liton por gasto B; pretigi al si manĝon Z, tablon Z; li pretigis grandan vazon da punĉo Z; knabino kiu povoscios pretigi la diritan supon Z; li falis en la kavon, kiun li pretigis X; tiujn kvar projektojn mi pretigos ne pli malfrue ol ĝis la mezo de Aprilo Z.
Fari, ke iu povu tuj agi: sin pretigi forkuri, danci. prepari.
pretigado. Tuto de la agoj de tiu, kiu pretigas: neniu ion sciis pri la maniero de ĝia (supa) pretigado Z; la pretigado de la viroj al la manbatalo. Rim. Tiu adj. estas uzata suf-e, kun la sama senco: flugpreta aviadilo, helpopreta amiko, militpreta bataliono, prespreta manuskripto, servopreta samideano ktp.
ledopretigisto. Tiu, kiu pretigas la tanitajn felojn por la industriaj uzoj.