PIV · 8193
komput⁹i
komput9i (tr)
1 💻 ∆ Kalkuli per aplikado de algoritmo, precipe per komputilo: komputi milionon da decimaloj de π; komputi paskodatojn laŭ Viktorio; proceduro, kiu komputas inverson de matrico.
2 (ark.) Nombri aŭ mezuri.
komputa. Rilata al komputado: komputa sistemo; komputa centro (komputejo); komputa povumo; komputa lingvistiko (perkomputila esplorado pri homa lingvo).
komputo
1 Ago de komputanto aŭ komputilo.
2 ✞ Perkalkula difino de la kalendaro rilate al la nefiksaj festotagoj por la eklezia uzado, i.a. koncerne la Paskotagon.
komputado
1 Ago de iu, io komputanta: taskvica, tuja komputado; telekomputado.
komputebla ∆ Determinebla per algoritmo: teorio pri komputeblaj funkcioj; komputebla aro (aro, kies membroj estas listigeblaj per algoritmo). ☞ decidebla.
komputejo. Entrepreno aŭ fako plenumanta komputadon.
komputikisto 💻 Fakulo pri komputiko.
komputilo
1 Aparato, kiu aŭtomate prilaboras datenojn laŭ instrukcioj: persona komputilo; tekokomputilo (kunportebla komputilo); mikrokomputilo; komputilego; enkonstruita komputilo; perkomputila desegnado, projektado, kompostado, instruado, tradukado; komputila sistemo; komputila reto; komputila klero; komputile helpata; komputile legebla. ➞ dateno, kalkulilo, programo.
2 (ark.) Nombrilo aŭ mezurilo.
komputilisto. Homo, kiu profesie okupiĝas pri komputiloj.
komputisto
2 (ark.) Homo profesie faranta rutinajn kalkulojn laŭ pretaj formuloj.
komputopreta. Prezentita en formo taŭga por komputado, komputile legebla: komputopreta dokumento.