PIV 2020 · 7147
kalendar¹o
kalendar1o
1 Sistemo pri kalkulo k divido de la tempo: la Gregoria kalendaro (universale uzata); la Julia kalendaro Z (uzata en Ruslando ĝis 1918, ankoraŭ uzata de la ortodoksa eklezio k malfruanta nun je 13 tagoj rilate al la Gregoria); hebrea, islama, revolucia kalendaro; suna, luna kalendaro; reformo de la kalendaro. ☞ erao, olimpiado.
2 Libreto aŭ tabelo, montranta la dividojn de la jaro laŭ sezonoj, monatoj, indikojn de festoj, eventoj ktp: fingra kalendaro Z; poŝkalendaro; porĉiama kalendaro; reklama kalendaro, ŝirfolia kalendaro.
kalendara. Rilata al kalendaro: la unua tago de la kalendara printempo Z.
florkalendaro. Tabelo, montranta la plantojn laŭ la ordo de ilia florado en la jaro.