PIV 2026 · Artikolo 7148
kalendulo
kalendulo BOTA unujara herbo kun integraj longe elipsaj folioj; ĉiu floro (kapitulo), flava, oranĝa aŭ ruĝa, konsistas el radiaj floretoj kaj centra disko de floretoj; precipe mediteranea. genro Calendula ➞ asteraco.
agra kalendulo ĉefe ornamcela kalendulo el centra kaj suda Eŭropo. specio Calendula arvensis
oficina kalendulo kalendulo medicine kaj orname kultivata. specio Calendula officinalis