PIV 2020 · 7149
★kaleŝ/o
★kaleŝ/o
1 Kvarrada, luksa veturilo, iam uzata de nobeloj aŭ riĉuloj: veturi en propra kaleŝo Z; reĝa kaleŝo; staris du kaleŝoj kun aljungitaj tre belaj ĉevaloj Z. ➞ kaleŝservanto.
2 Kvarrada ĉevaltirata veturilo: la poŝta kaleŝo Z; vojaĝa kaleŝo Z; virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis Z. ☞ fiakro.
kaleŝaĵisto. Laboristo, kiu spertas pri la kaleŝaĵoj.
kaleŝego. Granda aŭ aparte luksa kaleŝo.
kaleŝejo. Remizo por kaleŝoj.
kaleŝeto. Malgranda kaleŝo: infana kaleŝeto Z.
kaleŝisto. Kondukisto de kaleŝo.
duonkaleŝo. Kaleŝo kun nur du sidlokoj.
enkaleŝiĝi. Eniĝi en kaleŝon.