PIV 2026 · Artikolo 3999

erao

Litero E

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. Komun/a Erao
  2. komun/a erao
  3. ni/a erao
  4. re/kombin/iĝ/a erao
erao
1 kronologia sistemo, laŭ kiu oni kalkulas la tempon ekde aparta difinita tempopunkto: la erao de la olimpiadoj la erao de la fondo de Romo la erao de la Heĝiro la kristana erao la japana erao
2 dato, ekde kiu oni kalkulas la tempon. ➞ epoko.
3 GEOL geokronologia unuo ampleksanta plurajn periodojn, responda al la kronostratigrafia unuo eratemo: Paleozoiko, Mezozoiko kaj Kenozoiko estas eraoj
Komuna Erao, komuna erao erao kalkulata ekde la jaro 1 laŭ la gregoria kaj julia kalendaroj, ligita laŭ tradiciaj kalkuloj al la naskiĝo de Kristo. mallongigo: K.E. la jaro 2020 de la Komuna Erao la jaro 2020 post Kristo la jaro 1000 antaŭ la Komuna Erao la jaro 1000 antaŭ Kristo Sin. nia erao.
nia erao la komuna erao.
rekombiniĝa erao ASTR en la historio de la universo laŭ la praeksploda teorio la tempo, kiam la temperaturo iĝis sufiĉe malalta (ĉ. 3000 K), ke la pramaterialo rekombiniĝis.