← Reen al P

PIV · 12038

period¹o

period1o
Tempa daŭro inter du difinitaj fazoj de fenomeno aŭ de evoluado: en ĉiuj periodoj de la tero Z; tiam venis la periodo de la granda postulado de reformoj Z; la periodo de la krucmilitoj B. ciklo, epoko.
La plej malgranda distanco (laŭ iu variablo, specife tempo), post kiu iu grando aŭ fenomeno ripetiĝas: periodo de vibrado.
🔭 Tempo, kiun bezonas astro, por retroviĝi en la sama punkto de sia rivoluo. fazo, stadio.
Geokronologia unuo, ampleksanta plurajn epokojn, responda al la kronostratigrafia unuo sistemo.  geokronologio.
Serio da prop-oj aŭ da frazoj, harmonie kunligitaj k prezentantaj la malvolviĝon de unueca ideo: oratora periodo.
perioda
Ripetiĝanta post pli-malpli difinita tempo: perioda febro, eldonaĵo, fenomeno. intermita.
Karakterizata de periodoj 5: perioda stilo.
periodaĵo. Periode aperanta publikigaĵo.
periodeco. Eco de perioda fenomeno.
neperioda, malperioda. Ne prezentanta periodecon: malperioda fizika fenomeno.
lumperiodo Tagdaŭro (eksperimente lumigdaŭro), koncerne ties efikojn al la vivuloj.
lumperiodismo. Fenomeno de reago de la vivuloj al la lumigdaŭro dum la sinsekvaj tagnoktoj: ĉe la florplantoj, lumperiodismo manifestiĝas per kreskado k precipe florado.  mallongtaga, longtaga.
mallumperiodo Noktodaŭro (eksperimente mallumigdaŭro), koncerne ties efikojn al la vivuloj.