PIV · 6656
★intermit/i
★intermit/i (ntr) Periode interrompiĝi, k rekomenciĝi ordinare post egalaj intertempoj: la febro intermitas.
intermito. Periodo, dum kiu io intermitanta interrompiĝas: li reprenis sian laboron dum la intermitoj de sia malsano.
intermita. Prezentanta intermitojn: intermita fonto, febro, pulso; lumturo kun intermitaj ekbriloj; intermita ĝirlumo (= ĝirblinko) de aŭto.
intermite. En intermita maniero: la luno intermite brilis inter la nuboj.