← Reen al M

PIV · 10597

★montr/i

montr/i (tr)
Elmeti al la rigardo ion, por fari ĝin videbla: montru moneron, ĉio fariĝos Z; montru al ili vian novan veston Z; montri sian langon al la kuracisto; montru viajn manojn, ĉu ili estas puraj; li montris al ili sian trezorejon X; ŝi krucigis la krurojn, montrante per tio tre belformajn piedojn Z; amikan frunton montru al la reĝo Z; mi montros al la nacioj vian nudecon X; la lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo Z; la montritajn vortojn ni konsilas ellerni Z. vidigi, malkaŝi.
(analoge, pp instrumentoj) la kompaso montras la nordon; la termometro montras dek gradojn sub la nulo. indiki.
Gvidi per gesto ies rigardon al: iru al la lando, kiun mi montros al vi X; por montri al vi la vojon, kiun vi devas iri X; montri al iu ion per la fingro; mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo Z; li montris en la direkto al la malluma kurteno Z; iliaj ombroj montras al la loko, kie staris via domo Z. Rim. En tiaj frazoj estas pli klare, por indiki la direkton, uzi al pref-e (Vd almontri). gesti.
Aperigi, evidentigi (econ aŭ senton): de sia plej frua aĝo ŝi montris malbonajn trajtojn de karaktero Z; malsaĝulo tuj montras sian koleron X; montri sian kuraĝon, amon, surprizon, fierecon; montri grandan lertecon en diskutado; rajdmantelo, kiu enkovris (lin) ŝajne senzorge k tamen montris plej zorgan drapiradon Z. eksterigi, manifesti.
Sciigi, komprenigi (ideon aŭ fakton): la estonteco montros min senkulpa; montri al iu la danĝeron k lian devon; (per la fina n) ni volas montri, ke la ĝardeno k tablo ne estis la loko de la flugado Z; kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson […] Z; la Eternulo montris al mi, ke li (la reĝo de Sirio) mortos X; mi montros al vi, kiel malligi la nodon; li nutris vin per manao, por montri al vi, ke ne per la pano sole vivas homo X; montras parolo, kion cerbo valoras Z; (f) amikon montras malfeliĉo Z; oni devigis la naturon, ke ĝi montru siajn limojn Z. indiki, demonstri, pruvi.
(io) Esti la signo de: kolero montras malsaĝulon X; «da» post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro Z; la rivero montris la limon de la bieno.
sin montri
(iu) Fari sin videbla por aliaj: sin montri ĉe la fenestro; montras sin spirito en armaĵo Z; oni devas en ĉiu urbo sin montri Z.
(iu) Evidentigi per signoj, agoj, ke oni estas ia: montru vin grandanima Z; ne montru vin granda antaŭ la reĝo X; mi montros min inda je via konfido Z; la reklamoj, en kiuj la volapükistoj sin montris tiel lertaj Z; la junaj fraŭloj montris sin perfektaj dandoj Z.
(io) montriĝi: aliaj esprimoj montris sin neoportunaj Z; nenie la ĉirkaŭaĵo montris sin pli bela, ol en la paca ĝardeno Z.
montra
Servanta por montri: la montra fingro B; montra fenestro ( elmetejo); montra fosto
Λ Demonstrativa: la vortoj montraj Z.
montro
Ago de tiu, kiu montras: montroj k konsiloj estas facilaj Z; aldonante […] la vorton «ĉi», ni ricevas montron pli proksiman Z.
Io kio montras: (ĝi) estas montro de la volo de Dio Z; la vera montro, ĉu ni progresas aŭ ne, estas la kreskado aŭ nekreskado de nia nombro Z.
montradi. Longe aŭ ripete montri: ĉia bubo povas ankoraŭ mokadi nin k montradi nin per la fingroj Z; montradi al si reciproke la dentojn Z; la montrado de tiaj riĉaĵoj estis insulto al la popolo.
montriĝi
(io) Iĝi videbla por la okuloj: antaŭ ili hodiaŭ montriĝis kvar ŝipoj Z; en la mateno denove montriĝis la suno Z; aperas herbo, montriĝas verdaĵo X; senfina embaraso montriĝis en ĉiuj liaj trajtoj Z.
(io) Iĝi klara por la menso: nia laborado montriĝos vana Z; vera opinio montriĝas en ebrio Z; se tiu ĉi formo montriĝos erara Z; la opinio tamen montriĝas al ĉiu kiel sofismo Z; kiam montriĝos la fruktoj de nia agado Z; post nelonge montriĝos, kiu estas prava; tiam montriĝis, kian grandan maljustaĵon oni faris al G. Z; montriĝis, ke, kiom da kapoj, tiom da opinioj Z. aperi, aspekti.
(iu) Sin montri: vi montriĝis malforta en tago de mizero X; pli rapida ol mi montriĝis neniu Z; se vi nun du aŭ tri fojojn montriĝus en loĝio de unua etaĝo Z.
montrilo
Peco de aparato, servanta por montri: la longa k la mallonga montriloj de horloĝo; montrilo de kompaso, de manometro. nadlo.
💻 Marko sur ekrano, montranta, kie plenumiĝos funkcio: tajpmontrilo (montranta, kie aperos la sekva signo); musmontrilo.
💻 Referenco 3.
almontri. Fari montran geston en iu direkto: li almontris al ruĝa cikatro ankoraŭ videbla tra liaj haroj; almontri al la ĉielo, al la malproksima vilaĝo; almontri la lokon; almontri la ĉielon.
elmontri. Fari (iun, ion) tre klare videbla: la reĝo de Izrael elmontris sin hodiaŭ antaŭ la okuloj de la sklavinoj de siaj servantoj, kiel sin elmontras iu el la publikaj dancistoj X; ĉu estas la forto de la preĝo k la potenco de la kantoj, kiuj ĉi tie sin elmontris? Z; la virinoj penadis elmeti tiom multe da vestaĵa lukso […], por elmontri la bonstaton k la kreditkapablon de siaj edzoj Z; elmontri sian pravecon Z.
elmontrado. Ago de tiu, kiu elmontras: la efektiva riĉeco kaŭze de nelerta elmontrado ne prezentiĝis al la pasantoj Z. ekspozicio.
elmontriĝi. Fari sin klare videbla: la spirito k beleco elmontriĝas per la formo Z; lia saĝo elmontriĝis X.
elmontriĝema. Havanta inklinon elmontri siajn talentojn, sukcesojn ks.
hormontrilo. Turniĝanta vergeto, servanta por montri la horon en horloĝo: iri en la direkto de, inverse de hormontriloj.
hostimontrilo. Monstranco.
ventmontrilo. Turniĝanta flageto, por montri la direkton de la vento: (la vento) turnis la ventmontrilon sur la tegmento Z.
vojmontrilo. Fosto kun indiko pri la proksima vilaĝo aŭ urbo.