PIV · 10723
★mus/o
★mus/o
1 ♉ G. (Mus) de malgrandaj mamuloj el la ordo de ronĝuloj, kun longa, skvamkovrita vosto; kelkaj sp-oj faras malutilon en homaj loĝejoj: simile al ĉiuj virinoj ŝi forte timis nin, musojn Z; la ŝipeto iris al la fundo kun siaj homoj k musoj Z; musoj pepas; muso la katon ĉiam ofendis Z (➞ rabia); kuradi kiel venenita muso Z (senutile barakti). ☞ rato.
2 💻 Komputila flankaparato, kiun uzanto movas sur la tablo aŭ sur speciala mato, por tiel movi respondan montrilon sur la ekrano: ĝenerale muso havas almenaŭ unu klavon, per kiu oni povas elekti funkcion ĉe la indikata loko. ☞ alklaki, montrilo, stirstango.
musedoj. Fam. (Muridae) de ronĝuloj, al kiu apartenas i.a. muso k rato, k.a..
dormomusoj. Vulgara nomo de la gliredoj.
kampomuso. Vulgara nomo de sp-oj de mikrotoj (Microtus agrestis, M. arvalis), vivantaj en kamparo kontraste kun muso.