PIV 2020 · 13596
ronĝ⁹i
ronĝ9i (tr) Mordi, uzante la dentojn kiel ĉizilon k forigante maldikajn pecojn: la ratoj ronĝas meblojn; (f) la venĝemo ronĝis lian koron. Sin. mordeti.
ronĝul9oj ♉ Ordo (Rodentia) de mamuloj plejparte grajnovoraj, kies makzeloj havas kurbe ĉizilformajn incizivojn nur po 2: histriko, gliro, kastoro, marmoto, muso, rato, sciuro k.a. estas ronĝuloj. ☞ leporuloj.