← Reen al L

PIV · 9279

★lepor/o

lepor/o G. (Lepus) de mamuloj el la ordo de leporuloj, kun longaj oreloj k longaj postaj kruroj, pro kio ili povas rapide saltkuri; kuŝas en tersurfaca kavo: kiu ĉasas du leporojn kaptas neniun Z ( ŝtono); pafi samtempe du leporojn (atingi du rezultojn); fortoj leporaj k kapricoj sinjoraj Z ( okulo). kuniklo.
Patagonia leporo. Patagonia dolikoto.
leporaĵo 🍴 Manĝaĵo farita el leporo: stufita leporaĵo (raguo).
leporuloj. Ordo (Lagomorpha) de mamuloj supraĵe similaj al ronĝuloj, sed kun kvar incizivoj (du malgrandaj malantaŭ la du grandaj) en la supra makzelo, al kiu apartenas leporo k kuniklo.
forlepori (fm) Rapidege forkuri.
tegmentleporo (fm) Migra kato.