PIV 2026 · Artikolo 9280
★lepro
Derivaĵoj en la artikolo 3
★ lepro MEDI infekta malsano kaŭzata de la bacilo de Hansen (Mycobacterium leprae) kaj karakterizata jen de haŭtaj aŭ mukozaj nodetoj, jen de makula erupcio, jen de diversaj nervaj perturboj kun atrofio kaj gangreno: de la Mezepoko lepro praktike plu ne ekzistas en Eŭropo; ĝi ankoraŭ troviĝas en Azio, Sud-Ameriko kaj Egiptujo
lepra
1 rilata al lepro: la lepra bakterio RaP
2 trafita de lepro aŭ similaspekta malsano: la reĝo restis lepra ĝis la tago de sia morto MT lepra mano HGK lepra hundo HBu
leprulo malsanulo trafita de lepro: kolonio de lepruloj B vi skuiĝis kaj naŭze retiris vin, kvazaŭ mi estus abomeninda leprulino VVi
leprulejo hospitalo por lepruloj.