PIV · 8859
★kunikl/o
★kunikl/o ♉ Mamulo (unuspecia g. Oryctolagus cuniculus) parenca al leporo, sed i.a. malpli granda, kun malpli longaj postaj kruroj k loĝanta en kavoj, kiujn ĝi fosas sub la tero; tre multiĝema k ofte tenata kiel dombesto: sovaĝa, doma kuniklo; virkuniklo, kuniklino, kuniklido. ➞ miksomatozo.
kuniklaĵo 🍴 Manĝaĵo preparita el kuniklo.
kuniklejo. Loko, en kiu oni bredas kuniklojn, aŭ en kiu ili socie vivas en la naturo.