← Reen al K

PIV · 7566

★kat/o

kat/o Sp. de feliso (Felis silvestris) de mamulo el la subordo de rabobestoj, tenata kiel muskaptanta dombesto: kato miaŭas, kraĉospiras, ŝpinas; la bot-vestita Kato, la Kato kun botoj (persono de fabelo); kiam kato promenas, la musoj festenas Z (kiam mastro foriras, ne sin ĝenas la servantoj); danci kiel kato ĉirkaŭ poto Z (agi tre atente); vivi kun iu, kiel hundo kun kato Z (malamike); kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos Z.
kata
Rilata al kato: kataj lipharoj.
(f) Simila al tiu(j) de kato: kataj paŝoj (mallaŭtaj).
kataĵo. Ago propra al katoj.
kateto
Malgranda, juna kato.
Karesa nomo por virino aŭ infano: la reĝo vin tenu en siaj brakoj, nomu vin kateto Z.
katido. Juna kato: plej juna katido musojn jam pelas Z.
katino. Ino de kato.
virkato. Virseksa kato.
katherbo
Katario.
Valeriano.
mustelkato. Foino.