← Reen al G

PIV · 5271

glir/o

glir/o Mamulo (unuspecia g. Myoxus glis, sin. Glis g.) el la ordo de ronĝuloj, kiu dormas minimume 7 monatojn dum la vintro, vivanta en M k S Eŭropo; ĝin manĝadis la antikvaj Romanoj.
gliredoj. Fam. (Gliridae) de malgrandaj, longvostaj ronĝuloj, kiuj travintras dormante.
ĝardengliro. Sp. de gliredo (Eliomys quercinus) kun nigra streko de la okulo ĝis la orelbazo.