PIV · 13085
rabi¹o
rabi1o
1 ⚕ Mortiga infekta malsano, inokulebla al homoj aŭ bestoj per la salivo k karakterizata de furiozego k deziro mordi, kiun sekvas paralizo: la vakcinadon kontraŭ rabio eltrovis Pasteŭro. ☞ hidrofobio.
2 (f) Furioza pasia ekscitiĝo: pala de rabio, li nenion respondis al la insulto.
rabia
1 Rilata al la rabio: rabia atako.
2 Malsana je rabio 1: por hundon dronigi oni nomas ĝin rabia Z.
3 (f) Ne plu reganta sin: rabia de kolero B.
rabiulo. Malsanulo, trafita de rabio.
antirabia, kontraŭrabia. Destinita kuraci rabion: kontraŭrabia vakcino.