← Reen al K

PIV · 7829

klak³i

klak3i (ntr) Aŭdigi sekan mallongan sonon per rapida kruda movo de io kontraŭ io: klaki per la fingroj Z, per la lango Z; klakas vipo, vangofrapo, dentoj, pordo, ekpafo, bato, pluvo (sur vitroj), moneroj (sur metalplato); la cikonia patro ekklakis per la beko Z.
klako
Bruo de io, kio klakas: klakoj de vipo.
Λ Parolsono, prononcata per aero ensuĉata ĝis la velo, aŭ elpuŝata de ĝi, kun fermo de la voĉkanalo ĉe la velo (ekz. en la zulua lingvo).
klakadi. Daŭre aŭ ripete klaki: ĉiufoje, kiam leviĝis vento, ĉiuj skeletoj klakadis Z; la cikonio klakadis egipte Z.
klakilo
Ilo, konsistanta el du platetoj, por signali: klakilo de nokta gardisto Z; klakilo de ĥorestro.
Metala lameneto fiksita al ŝuplandumoj, por ritmi iajn dancojn (klakdancojn).
klakileto. Kastanjeto.
alklaki (tr) 💻 Indiki ion sur komputila ekrano, movante la musmontrilon sur ĝin k premante musklavon: alklaki menuon, vorton en hiperteksto; duoble alklaki piktogramon.