← Reen al D

PIV 2020 · 2816

★danc/i

danc/i
(ntr) Ritme movi la membrojn, ordinare kun akompano de muziko, sola aŭ kun unu aŭ pluraj kunul(in)oj: David dancis per ĉiuj fortoj Z; la filino de Herodias dancis k plaĉis al Herodo N; ĉu vi konsentus danci kun mi?; danci en rondoj Z; bona dancanto; (f) danci antaŭ iu sur piedoj k manoj Z (ĉiel peni akiri ies favoron); facile estas danci, se la feliĉo kantas Z; danci laŭ ies fajfilo Z (sklave iun obei).
(ntr) Vigle moviĝi, saltetadi: danci de ĝojo; lia koro dancis en lia brusto; dancas la ŝipeto sur la ondoj; la kuloj dancis Z; murmuregas la urso, sed danci ĝi devas Z ( urso); danci kiel kato ĉirkaŭ poto Z ( kato).
(tr) Plenumi dancon: danci valson, tangon, fokstroton.
danco
Ago danci.
Aparta speco de tiaj korpomoviĝoj: konduki la dancojn Z (f: doni la tonon).
Muzikaĵo responda al danco 12. bolero, ĉardaŝo, menueto, polko, rokenrolo, rumbo , sambo, tango, valso.  dancarto, dancopaŝo.
dancado
Ago longe danci.
Dancmaniero: lerni la dancadon.
dancejo. Ejo, ordinare publikakcepta, kie oni dancas.
dancigi. Igi danci: dancigi maljunan parencinon; dancigi urson; (f) dancigi la tablojn (spiritisme por ricevi respondon de la transmondo).
dancisto, dancistino. Persono, kiu metie dancas.
kundancanto, kundancantino. Ĉiu el la elementoj de dancparo aŭ de danctrupo.
klakdanco. Speciala unuopa danco, en kiu la dancisto ritme klakigas sur la planko metallamenetojn fiksitajn sub la ŝuoj.
mortodanco Mezepoka pentrotemo, prezentanta Morton, kiu kondukas al la tombo homojn de ĉiaj rangoj.
rompdancado. Novjorkdevena strata dancado 2, modiĝinta komence de la 80aj jaroj de la 20a jc k karakterizata de akrobataj movoj. hiphopo.
ŝnurdancisto Z. Akrobato, kiu kapablas ekvilibre paŝi k salteti sur ŝnuro, streĉita en la aero.
ventrodanco. Orienta virina danco, kies ĉefa elemento estas svingado de la nuda ventro.