PIV 2020 · 13593
★rond/o
★rond/o
1 Pli-malpli regula cirklo: rondo el starantaj ŝtonoj; du grandaj strutoj rapide kuras en malvasta rondo Z; rondo de dancantoj; oni kaptis nin ambaŭ en la rondon k oni saltis ĝis plena tagiĝo Z; la infanoj formis rondon ĉirkaŭ la avino; sidi en rondo; (f) magia rondo Z (de kiu oni ne povas eliri); erara rondo Z (erara rezono, en kiu la premiso rezultas ĝuste el la demonstrota konkludo); el la dirita erara rondo ekzistas eliro tute alia Z. ➞ rondiri.
2 Aro da personoj, grupigitaj ĉirkaŭ centro de intereso: li klarigadis la leĝojn en la rondo de la lernantoj Z; la reĝo en la rondo de siaj korteganoj Z; en intima rondo, en la hejma rondo; forte ni staru, brave laboru, kuraĝe, ho nia rondo! Z; penetrigi E-on en la sciencajn k oficialajn rondojn; la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian Z; ĉi tie (inter rabistoj) vi kvazaŭ eliras el la rondo de la homaro Z; (f) ŝajnis ke G. absolute ne pensas pri tio, ĝi ne apartenis al la rondo de liaj pensoj Z.
3 ☇ Radioamatora kontakto kun pli ol du partoprenantoj.
ronda
1 Havanta formon de rondo: ronda truo, fenestro, ciferplato; la rado estas ne tute ronda; ĉarma ronda buŝeto; ronda tablo; la Ronda Tablo (ĉirkaŭ kiu reĝo Arturo k liaj kavaliroj sidis sen ia superrangeco); konferenco de ronda tablo (kun simila rangegaleco de la partoprenantoj).
2 Havanta formon pli-malpli similan al tiu de sfero: ronda kuglo; la ronda pilko (de futbalo, kontraste al la ovala de rugbeo); ronda kapo; (analoge) rondaj vangoj (sen kavoj), rondaj ŝultroj (konveksaj ĉe la malantaŭo); (f) ♧ ronda periodo (facile fluanta).
3 Prezentanta plenan formon, sen frakcioj aŭ decimaloj: ronda nombro Z, jaro, sumo.
4 Λ Prononcata kun rondigitaj lipoj: rondaj vokaloj.
ronde. En ronda maniero: ĝi kuras ronde Z.
rondaĵo. Io reliefe ronda: en ŝia korsaĵo nestis ĝemela rondaĵo; la okulo ĝuis tiajn plaĉajn rondaĵojn; la rokokaj mebloj abundas je rondaĵoj.
rondeco. Eco de tio, kio estas ronda: ili ne konis la rondecon de Tero; (f) rondeco de la nombro de la komitatanoj ne estas necesa Z.
rondeto. Malgranda societo: ni esperu, ke via energia rondeto baldaŭ fariĝos la patro por multaj aliaj rondetoj en diversaj urboj Z; la Odesa rondeto Z; unua rondeto homarana Z; en la rondeto de siaj kamarado j Z.
rondigi
1 Fari ion ronda: la ondoj de la maro iom post iom rondigas la angulecan pecon da roko Z; rondigi siajn frazojn.
2 💻 Anstataŭigi neprezenteblan nombron per proksima prezentebla nombro: rondigi la rezulton ĝis la plej proksima entjero; rondigeraro.
rondiri. Vd iri.
duonrondo. Duona cirklo.
lumrondo. Rondo de lumo, elĵetita el lumfonto: (f) esti en la lumrondo (rigardata k atentata de multaj).
flurondo. Cirkvito.
radrondo. Ekstera ringa parto de rado, ĝenerale ekipita per bendo aŭ ringego k ligita al nabo per spokoj aŭ plato.