PIV · 4001
★erar/i
★erar/i (ntr)
1 (ark.) Deflankiĝi de la ĝusta vojo, perdi la ĝustan vojon: erari en arbaro B; eraras for la penso mia (al mia domo) Z; ne eraru sur ŝia (fremd-edzina) irejo X. ☞ erarvagi.
2 Deflankiĝi de la vero, de la ĝusta opinio, kalkulo ks: Dio ĝuste faras, neniam eraras Z; kiu demandas, tiu ne eraras Z; nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras Z; pli bone ne fari, ol erari Z; neniam ĝi (la Akademio) eraras, kiam ĝi nenion faras Ŝ; erari en kalkulo B, en la gramatiko B; (drinkuloj) eraras en la vidado X; mi eraris pri mi mem Z. ☞ malpravi, trompiĝi.
eraro
1 Malĝusta opinio, konduto aŭ faro: pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj Z; nin instruas eraro, kiun faras najbaro Z; ĉiu eraro estas kulpo Z; hontu persisti en eraro Z; pro eraro ne praviĝas la faro Z; peko k eraro estas ecoj de l’ homaro Z; peko per eraro Z; mi ne farus la eraron, se li estus dirinta al mi la veron Z. ☞ maltrafo, malsaĝaĵo.
2 Malĝustaĵo en la kalkulado, parolado aŭ skribado: en versoj ni devas nomi eraro nur deflankiĝojn de la gramatiko Z; tiam vi faros rekte eraron Z; kruda, pardonebla eraro; en la adicion enŝteliĝis eraro; eraro de konstruo (kalkuleraro, kiu malbonigas la funkciadon de aparato aŭ maŝino); rebonigi eraron Z. ☞ mis-, malĝusta.
erara. Enhavanta eraro(j)n: tiu opinio estas tute erara Z; la frazo estas ne tute bonstila, sed ne rekte erara Z; erara teksto, tono Z; rezono, subtraho, metodo.
erareco. Eco de io erara: la erareco en la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto Z.
erarema. Povanta erari: homo estas erarema.
erarigi. Fari, ke iu eraru: ili erarigis Egiptujon X; malbenita estu, kiu erarigas blindulon pri la vojo X; via babilado erarigis min en la kalkulo.
forerari. Foriĝi konsekvence de eraro: ĉiu iras sian vojon, ne foreraras de sia vojo Z.
neerarema. Malofte eraranta.
neeraripova. Ne povanta erari: la katolikoj kredas la papon neeraripova, kiam li oficiale («el katedro») interpretas la revelaciajn verojn.
senerara. Ne entenanta, ne farinta eraro(j)n: senerara presaĵo, frazo, dirmaniero; eble ĉiu alia sur via loko ankaŭ ne estus senerara Z.
juĝeraro. Juĝdecido, kiun poste malkovritaj faktoj pruvas erara.
langeraro. Nekonscia intermikso de silaboj, ne ŝuldita al nesciado.
plumeraro. Nevola eraro en la ortografio aŭ akordo de la vortoj.
preseraro. Eraro en la formo de vorto, farita de la kompostisto.
senseraro. Impreso ne responda al la realaĵo, sed nekonscie kaŭzita de la strukturo mem de niaj sensoj. ☞ halucino, iluzio, miraĝo.