PIV · 12664
★prav/a
★prav/a
1 Havanta opinion konforman al la vero: ne tiu, kiu plej laŭte krias, estas prava Z; li estas prava en sia proceso Z; vi estos gramatike tute prava Z.
prave. Konforme al vero k justo: prave li ricevas! Z; prave punite laŭmerite! Z.
pravo. Tio, kio faras iun aŭ ion prava: ju pli da havo, des pli da pravo Z; la utileco de tiu malbela konstruo estas ĝia pravo de ekzisto.
pravi (ntr) Esti prava: kiu jam havas, tiu pravas Z.
praveco. Eco de iu aŭ io prava: kolero pravecon ne donas Z; nek la antikveco nek la disvastiĝo de ia ajn opinio pruvas ĝian pravecon B; li konsciis sian senkulpecon, sed ne povis ja elmontri sian pravecon Z; larmoj pravecon ne pruvas Z.
pravigi
1 Deklari, montri iun prava: kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas Z; nesciado de leĝo neniun pravigas Z; mi nenion povas diri por mia pravigo; pravigi sin antaŭ iu Z; tio ne pravigas nin enkonduki malregulecon Z.
2 Elmontri, pruvi, ke io estas prava: se eĉ via celo estas la plej bela, ĝi tamen ne povas pravigi la rimedojn, kiujn vi uzas Z; pretekstoj por pravigi niajn sentojn Z; erara kutimo, kiun nenio pravigas Z; projektoj proponitaj sub la laŭta, per nenio pravigita nomo de «lingvo tutmonda» Z.
praviĝi (pp iu aŭ io) Iĝi prava: per eraro ne praviĝas la faro Z; kion vi povas diri por via praviĝo? Z.
malprava
1 Havanta opinion kontraŭan al vero k justo: la forestanto ĉiam estas malprava Z.
malpravi. Esti malprava: kiu forton ne havas, ĉiam malpravas Z.
senprave. Sen ia prava motivo: unu el la amikoj eĉ skribis ne senprave, ke […] Z.