PIV 2020 · 5605
★ĝust/a
★ĝust/a
1 Precize konforma al regulo, leĝo, destiniteco: ĝusta metodo, procedo B, esprimo B, frazo, vorto, traduko; kiu estas verama, tiu diras tion, kio estas ĝusta X; la vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj X; li ne tremis kiel pekulo, li sciis, ke li estas ĝusta kredanto Z; mia koro estas ĝusta laŭ viaj leĝoj X; li havas la kapon sur la ĝusta loko Z; oni devas ilin numeri, por ke ili ricevu denove sian ĝustan lokon Z; la esenco de nia lingvo estas ĝusta Z. ☞ justa, ekzakta, prava.
2 Precize konforma al la cirkonstancoj, al la intencata celo: multe da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas Z; ĝusta respondo, pafo; li estas la ĝusta homo por tio; vort’ en ĝusta momento faras pli ol arĝento Z; sprit’ en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta Z; ili montris la direkton ĝustan K; sed kiam venis la ĝusta tago […] Z. ☞ adekvata, deca, taŭga, trafa.
3 Tia, ke ĝi liveras informojn verajn: ĉu la horloĝo estas ĝusta?; ĝusta pesilo k ĝustaj pesiltasoj X; pezilon plenan k ĝustan vi devas havi X; ĝusta sumo de adicio; ĝusta produto de multipliko; vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj Z.
ĝuste
1 En maniero ĝusta: por diri pli ĝuste Z; tre ĝuste! Z; Dio ĝuste faras, neniam eraras Z; la ĝuste nomata rimo estas […]; por ĝuste vidi k juste juĝi Z; ĝuste funkcii, kalkuli; tri partoj ĝuste egalaj K.
2 Tute precize, sen ia dubo, ne proksimume: ĝuste antaŭ du monatoj li mortis; diris ia voĉo ĝuste apud ŝi Z; ĝuste antaŭ miaj okuloj Z; la cikatro ĉi tie, ĝuste super lia brovo Z; ĝin oni starigis ĝuste ĉe malfermita fenestro Z; li mokadis al ni ĝuste en la vizaĝon Z; li estas ĝuste la sama viro, kiun mi renkontis; ĝuste pro tio mi ne volis respondi. ☞ koincidi, senpere.
ĝustaĵo. Io ĝusta: fari la ĝustaĵon en ĝusta tempo Z; se vi volas fari favorkoraĵon k ĝustaĵon al mia sinjoro X; viaj lipoj parolos ĝustaĵon X
ĝusteco. Eco de tio, kio estas ĝusta: la ĝusteco de vorto, traduko, dirmaniero, titolo; ĝusteco de pafo, de horloĝo; ĝusteco de aritmetika kalkulo.
ĝustigi
1 Fari, ke io estu ĝusta: ĝustigi horloĝon Z, la kravaton Z, fotoaparaton, preseraron, misuzitan vorton. ☞ korekti, munti, enfokusigi.
2 Fari, ke iu estu ĝusta, revenu al ĝusta penso aŭ ago: ne penu ĝustigi blasfemanton, penu ĝustigi saĝulon X; la ĝustiganto de la popoloj X. ☞ konverti, pravigi.
ĝustiga. Rilata al ĝustigo: ĝustiga mekanismo de regulatoro, ĝustiga ŝraŭbo.
ĝustigilo. Aparato por ĝustigi la movon, funkcion de maŝino.
alĝustigi. Fari, ke io iĝu ĝuste adaptita al io alia: alĝustigi la lagrokusenojn.
alĝustigebla. Tia, ke oni povas ĝin alĝustigi: alĝustigebla ringo, tubo; speciala peco alĝustigebla al la polvosuĉilo.
malĝusta. Ne konforma al la regulo, al sia destiniteco aŭ al la ĝusteco ĝenerale: en la ekzemplon de kalkulado enŝteliĝis malĝusta nombro Z; gast’ en tempo malĝusta Z; malĝusta lingvistika metodo; malĝusta vojo X; la horloĝo iras malĝuste.
malĝustaĵo. Io malĝusta: kulpi malĝustaĵon en adicio.
malĝusteco. Eco de io malĝusta: la malĝusteco de tiu epiteto estas okulfrapa.
malĝustigi. Fari, ke io iĝu malĝusta: malĝustigi seruron, akson, mekanismon.
reĝustigi. Igi denove ĝusta.
reĝustiĝi. Reveni al pli prudenta opinio, kredo, ago.