PIV 2020 · 8468
★korekt/i
★korekt/i (tr)
1 Anstataŭigi eraran vorton, literon, sonon, nombron per la ĝusta: korekti misskribon, elparolon, kalkulon; korekti presprovaĵojn; mi pensas, ke tie ne troviĝos multe por korekti Z; ĉiuj artikoloj estas aŭ skribitaj de mi mem aŭ […] korektitaj de mi Z; listo de la korektitaj vortoj Z.
2 (f) Forigi la difektojn, troviĝantajn ĉe iu aŭ io: korekti ies konduton; pli facile estas malbonon eviti, ol korekti Z; plua esploro korektis mian opinion.
korekto. Ago de tiu, kiu korektas, k la rezultanta skribaĵo: fari en la lingvo ĉiujn necesajn korektojn Z; mi nenion havas kontraŭ la korekto de kelkaj eraroj de la unua eldono Z; pri la korektoj en la Universala Vortaro Z; la plimulton de la faritaj korektoj mi plene akceptas Z.
korekta
1 Rilata al korekt(ad)o: la korektaj reguloj de presejo; korekta domo (establejo, kie oni provas korekti k plibonigi junajn deliktulojn).
korektado. Daŭra agado de korektanto: la korektado de manuskripto.
korektiĝi. Iĝi korektita: lia skribado multe korektiĝis sub via gvidado.
korektisto. Tiu, kiu metie korektadas preserarojn en presejo.
korektofara. Enkondukanta korekton: korektofara aldono al cirkulero.
malkorektaĵo (evi) Io, kio meritus korektadon: elspioni la malkorektaĵojn de la proksimuloj Z.
miskorekti. Erare korekti tion, kio ne estas korektenda.
nekorektita. Lasita sen korekto: ili trovos nekorektite (nekorektitaj) tiujn samajn erarojn Z.
surkorekti. Korekti, skribante ĝustan formon sur neĝustan: estas malpermesite surkorekti oficialajn dokumentojn.