← Reen al R

PIV 2020 · 13289

★regul/o

regul/o. Tio, kio estas difinita por gvidi la agadon, konduton, studon, verkadon ks; tio, kio diras, kion oni faru en difinita okazo: regulo de konveneco B; religiaj reguloj de komunumo Z; kiel leĝon mi rigardas nur la regulon «agu kun aliaj, kiel vi deziras, ke oni agu kun vi» Z; ne ekzistas regulo sen escepto Z; la reguloj de la ludo; doni jam nun kategorian regulon por la skribado de nomoj Z; la regulo de la akcento Z; la regulo de tri (metodo trovi per rezonado unu el la kvar nombroj a, b, c, d, tiaj, ke a/b = c/d, kiam la tri aliaj estas konataj). leĝo, principo, operacio.
regula
Konforma al regulo(j): kiom da grandegaj malfacilaĵoj prezentas la ellernado k regula uzado de la rusa akcento! Z; regula soneto.
a) (pp aranĝo, strukturo ks) Prezentanta simetrian, harmonian, homogenan principon: regula figuro, kurbo; regula plurlatero, pluredro; la kvin regulaj solidoj; 🍁 regula floro (kun simetria akso); regula nomenklaturo; vizaĝo kun regulaj trajtoj. b) (pp funkcio) Posedanta sufiĉe bonajn ecojn. c) (pp matrico) Posedanta inverson.
Farita aŭ okazanta en unuforma, konstanta, antaŭvidebla maniero: regulaj paŝoj; lia pulso estas regula; regulaj laborhoroj; regula salajro; ili preferis rabadon, ol regulan laboron B; tio tre malhelpas la regulan iradon de la afero Z.
Λ Sekvanta norman deklinacion aŭ konjugacion: regula verbo.
💻 Akceptata de finia aŭtomato: regula lingvo; regula esprimo.
regule. En regula maniero:
la vorto «bezonesti» estas kunmetita tute regule Z; kelkaj amikoj ne komprenas k ne regule uzas la literojn u k ŭ Z; se ni deziras paroli severe regule […] Z;
mi ne povos regule partoprenadi en la laboroj Z; ĝi frapadis ŝin regule sur la nuko Z; regule progresi Z; regule ricevadi la gazeton Z; en aŭtuno regule venadis arbohakistoj.
reguli (tr) = reguligi 3.
regularo. Tuto de la reguloj de organizaĵo aŭ societo: la ĉefa ideo de mia tuta regularo Z; ĉiuj paragrafoj de mia regularo Z; la Komitato ellaboras por si detalan regularon Z; la regularo de monaĥa ordeno. reglamento.
reguleco
Konformeco al la regulo(j): oni ne povas kontesti la regulecon de tia proceduro.
Eco de io, kio regule ripetiĝas: se via organo elirados ĉiam kun severa reguleco […] Z.
reguligi. Fari ion regula, pli precize:
Konformigi al ia regulo: nian laboron k materialajn rimedojn, kiujn ni ĝis nun uzadis senplane, ni devas nun reguligi k ekonomiigi Z; reguligi la kontojn kun iu B; reguligi eksvalidiĝintan pasporton.
Submeti al regulo aŭ regularo: tre ofte oni petas min, ke mi reguligu tiun aŭ alian punkton en nia lingvo Z.
Fari konstanta, unuforma, bone funkcianta ks: reguligi la aperadon de la revuo; reguligi la fluon de rivero per digoj; reguligi la trafikon; reguligi la funkciadon de organo; reguligi la metabolon.
reguligo. Ago reguligi: reguligo de la glukozemio; reguligo de la produktado de proteino (ekz. per subpremo de strukturaj genoj); reguligo de la hejtado per termostato.
reguliganto Proteino, produktata de reguliga geno, k pere de kiu reguliga geno reguligas la funkciadon de aliaj genoj.
regulilo, reguligilo. Aparato, kiu reguligas la funkciadon de maŝino: arklampa regulilo (kiu regas la proksimiĝon de la karbokrajonoj laŭ ilia konsumiĝo); regulilo de sonintenso (Sin. fadkompensilo); 🚂 regulilo de lokomotivo (reguliganta la iradon de la vaporo de la kaldrono al la cilindroj).
eksterregula. Nenorma.
laŭregula. Obeanta la regulojn: se la propono estas farita en maniero laŭorda k laŭregula Z.
malregula, neregula
Ne konforma al regulo(j): malregula konjugado Z; neregula soneto, triangulo, voĉdono; ĉiuj riveroj havas fluon, tre kurban k neregulan Z; estas ne malregule uzita la esprimo «la celo estos alvenita» Z; neregule kunmetita vorto; 🍁 neregula floro (sen simetria akso, kun nur unu aŭ sen simetria ebeno).
Ne okazanta konstante: neregula periodaĵo.
malreguleco, nereguleco. Eco de io neregula: doni malfacilan k konfuzan malregulecon al la akcento Z.
malregulejo (pp funkcio) Punkto, kie funkcio ne estas regula, aŭ ne estas vastigebla al regula funkcio.
malreguligi. Fari ion malregula: malreguligi horloĝon; la malreguligo de la akcento Z.
retroreguligo Procezo de reguligo, kiu kontraŭas al perturbo per reagoj (i.a. nervaj k/aŭ hormonaj) al la fiziologia efiko de tiu perturbo: retroreguligo konsistas el unu aŭ pluraj retroagoj; retroreguligo de la arteria tensio, de la glukozemio. homeostato.
naskoreguligado
Metodo antaŭmalhelpi nevolatan gravediĝon.
Praktikado de tiaj metodoj. maltusanismo.
termoreguligo, varmoreguligo Reguligo de varmo-produktado k ‑perdoj ĉe homeotermaj vivuloj, el kio rezultas konstanta temperaturo de ilia korpo.
termoreguligilo. Aŭtomata aparato, por la reguligo de la varmo.