← Reen al R

PIV 2020 · 13288

regres/i

regres/i Z (ntr)
Iri en direkto kontraŭa al la celo, sed ne turnante al ĝi la dorson: antaŭ la ĉevaloj de la policanoj la homamaso regresis je kelkaj paŝoj. retroiri.
(f) Malprogresi: la vendado de tiu artiklo konstante regresas; lando kun regresanta naskokvanto.
regreso
Ago de tiu, kiu regresas: tiu nova farmaniero estas ne progreso, sed regreso; regreso de vegetaĵaro pro tropaŝtiĝo ( sukcesio).
Iompostioma, longedaŭra retiriĝo de la maro k sekva elmariĝo de iuj regionoj pro malaltiĝo de la marnivelo, altiĝo de la kontinento k/aŭ sedimentiĝo. transgreso, malfluso.
regresa funkcio 📈 Funkcio, kiu prezentas la kondiĉan ekspekton de stokasta variablo kiel funkcion de alia.
regresa linio 📈 Rekto, kiu plej bone alproksimiĝas al la regresa funkcio.