← Reen al F

PIV · 4633

flus/o

flus/o Tempo de la tajdo, dum kiu la maro altiĝas: la maksimuma altiĝo de la maro dum la fluso nomiĝas altmaro.
malfluso. Tempo de la tajdo, dum kiu la maro malaltiĝas: la maksimuma malaltiĝo dum la malfluso nomiĝas malaltmaro.
flusi (ntr) Fari fluson. tajdo, alflui, forflui.