← Reen al F

PIV · 4634

flustr³i

flustr3i (tr)
Paroli, ne vibrigante la voĉajn kordojn: Tamen, panjo, flustris la malbela fraŭlino Z; tion mi ne povas eldiri: ĝi estas terura! – En tia okazo vi povas flustri tion al mi en la orelon Z; flustri kelkajn vortojn al iu Z; flustri kun iu pri io Z. susuri.
(f) Murmureti, brueti (io): rivereto flustras sur la ŝtonetoj; flustrantaj ondoj Z.
flustro
Mallaŭta parolo de flustranto: lia voĉo estis nur flustro en la ventego.
Λ Parolmaniero, meza inter la voĉo k la spiro, kiu konsistas el daŭra bruero, produktata de la spirblovo, kiam ĝi frotas, sed ne vibrigas, la malfermitajn voĉkordojn.
flustra. Karakterizata de flustro: flustra vokalo, konsonanto.
flustrado. Daŭra flustro: ŝi aŭdis brueton, konsistantan el tre mallaŭta flustrado k ridado Z.