← Reen al F

PIV 2020 · 4624

★flu/i

flu/i (ntr)
(pp likvoj) Moviĝi seninterrompe malsupren laŭ deklivo: de l’ montoj riveretoj fluas Z; fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta Z; la vino fluas tra truo en la barelo B; la akvo fluis de ŝiaj haroj Z; estis tempo, kiam larmoj fluis al mi tiel facile Z; liaj larmoj torente Z, rivere Z, fluis; fandita bronzo fluas en la formon; (analoge) la sango fluas (cirkulas) en niaj vejnoj.
(pp fluidoj) Moviĝi seninterrompe k facile de unu loko al alia: en la aero fluis odoro de violoj Z; el ŝiaj haroj fluis ebriiga odoro; ondo da malvarmeta vento fluis en la ĉambron Z.
Amase, seninterrompe direktiĝi ien: mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo Z; nun en la urbo fluas paroloj plej venenaj pri la morto de P. Z; sur min, diris la papero, fluis la vortoj el lia plumo Z; la belaj historioj fluis el liaj lipoj; ŝiaj haroj fluis en grandaj bukloj super la ŝultroj; el tiu nebulo rivere fluis nehomaj kriegoj B; benoj fluis sur la landon Z. flugi, kuri, verŝiĝi.
(f) Facile k glate trapasi de unu momento al alia: vivo glate ne fluas, ĉiam batas k skuas Z.
flua
Kure fluanta: flua akvo.
(f) Facilmova, facila, senhezita, rapida: flua stilo; flue paroli Z; feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue Z.
(ark.) = likva.
fluo
Movo de tio, kio fluas: ili (algoj) ĉe la plej malgranda fluo de la akvo sin movas Z; naĝi laŭ, kontraŭ la fluo de la rivero Z; en propra tegmento li ne vidas la fluon Z; riveroj havas fluon tre kurban k neregulan Z; (f) la fluo de la tempo, de la rememoroj. ondo.
Io, kio amase k seninterrompe samdirektiĝas: fluo da homoj rapidas al la festo; tiu regiono tre altiras la fluon de la turistoj; diversaj fluoj da opinioj; la homaranismo bazita ne sur tempaj modaj doktrinoj aŭ fluoj Z; mi ne povas kontraŭstari al la fluo Z; li lasis sin kapti de la ĝenerala fluo B; nova fluo da pensoj regis lin Z. tendenco.
= kurento.
fluadi. Daŭre, grandakvante flui.
fluaĵo
Io, kio fluas.
Likvo.
fluaĵa. Likva.
flueco. Eco de tio, kio fluas: la flueco de lia parolo estas mirinda.
fluego. Riverego, torento.
fluejo. Kavo pli-malpli profunda, en kiu fluas rivero.
flueti. Malgrandkvante, malrapide flui: la freŝa, klara akvo fluetas el la buŝo de la (bronza) besto Z; el la roko fluetis magra fonto.
flueto. Malgranda, malabunda fluo: du fluetoj da larmoj Z.
fluilo. Ĉia aparato, por gvidi fluon de likvo: tegmenta fluilo.
flulinia. Tia, ke ĝi kiel eble plej ne malhelpas la fluojn de aero en sia moviĝo: flulinia aviadila alo, aŭtomobila karoserio.
fluometro. Aparato, por mezuri la rapidecon de fluo (ekz. en rivero).
alflui. Flui al difinita loko: alfluas al tiu lago pluraj riveroj; alfluas la tajdo; alfluiga tubo; (f) per lerta admono alfluas la mono Z; alfluas fremdaj friponoj Z; en la landon alfluis pli k pli fremdaj elementoj B.
alfluo. Movo aŭ amaso de tio, kio alfluas: alfluo de torento, de la tajdo ( fluso); alfluo da importitaj varoj.
alfluanto. Rivero, kiu alfluas al pli granda.
deflui. Flui, venante de difinita loko: rivereto defluas de la monteto Z; defluas pluvo de la gargojloj; defluiga tubo; la defluo de la rivero Z.
defluilo. Kanaleto servanta por forfluigi la pluvon, la malpurajn akvojn: tegmentaj defluiloj en la formo de drakoj k hundoj Z; defluilo en pluva tago k malpacema edzino estas egalaj X; strata defluilo Z (kanaleto); defluilo de artefarita lago.
disflui
Flui en multaj direktoj: viaj fontoj disfluu eksteren X.
(f) Disiĝi, disvastiĝi: sonoj de flutoj disfluis en la silento; en la urbo disfluas paroloj alarmaj; la tuta popolo disfluis sur la placoj k la stratoj.
Malaperi, disiĝante: en la mallumo disfluis la suproj de la kolonoj B; la koloroj k formoj disfluas en neesto B; vi disfluiĝos kiel ŝaŭmo sur la maro Z. disflugi, disiri, perdiĝi.
ekflui. Komenci flui: torentoj da maldolĉaj larmoj ekfluis sur ŝiajn vangojn Z.
elflui
Flui el io: fonto elfluas el la roko; la sango, kiu elfluis el la brusto de la heroo Z.
(f) Eliĝi el io: el tiuj du faktoj jam per si mem elfluas la konkludo, ke […] Z; elfluos multaj profitoj el tiu fonto Z; la buŝo de malvirtuloj elfluigas malbonon X.
elfluo
Tio, kio elfluas: la elfluo de fontano.
Ĉio, kio, normale aŭ ne, elfluas el la korpo: monata elfluo Z (Sin. menstruo); viroj, kies elfluo estas kiel elfluo de ĉevalo X; blanka elfluo (Sin. leŭkoreo); pusa, enpleŭra, hemoroida elfluo.
elfluilo. Parto de ujo, per kiu oni forfluigas likvon: elfluilo de tekruĉo, de rezervujo.
elflukvanto. La kvanto da akvo, kiu povas trapasi tra la elfluilo dum difinita tempo.
enflui. Flui en ion: riveroj enfluas en la maron; li priskribis la inferon kiel kavernon, en kiun enfluas la tuta malpuraĵo de la mondo Z.
enfluo. Movo de tio, kio enfluas: la enfluo de la vaporo en la cilindrojn.
enfluejo. Loko, kie rivero fluas en alian riveron aŭ en maron: ŝi ekiris laŭlonge de la torento ĝis ĝia enfluejo Z.
forflui. Foriĝi, fluante: forfluu infano kune kun la bano Z; forfluo de la vaporo.
forfluigi. Fari, ke io forfluu: forfluigi la akvon de rezervujo, la eluzitan oleon el motoro; torente forfluigi la tempon Z.
kontraŭflue. En direkto kontraŭa al tiu de la fluo.
kontraŭfluo Sistemo, ekz. ĉe ekstraktado, ĉe kiu la ekstraktanta likvo iras kontraŭe al la ekstraktota substanco.
kunflui
Kuniĝi intermiksante siajn akvojn: Rejno k Mozelo kunfluas.
(f) Kunfandiĝi: ĉio kunfluis en unu melodion Z; espereble fariĝos iam kunfluiĝo de la homoj en unu ĉiuhoman popolon Z.
kunfluejo. Loko, kie du riveroj kunfluas.
laŭflue. Laŭ la direkto de la fluo.
laŭflua (pp strukturo de vulkana petro) Karakterizata de konsistigaj elementoj, i.a. kristaletoj, aranĝiĝintaj laŭ la elfludirekto de la lafo
preterflui. Flui preter io: rigardi la preterfluantan homamason.
reflui. Flui en la mala direkto: la fluo k refluo de la maro ( tajdo); reflukondensilo (refluiganta la likvon en la ujon, el kiu ĝi venas).
senflua. Prezentanta nenian fluon: senflua akvo, cirkvito.
superflui
Esti tiel abunda, ke ĝi fluas super la randojn: ne plu verŝu, la biero jam superfluas!.
(f) Abundi: li superfluas je sano, per riĉaĵoj.
superfluo. Tio, kio estas super la mezuro, la neceso: de superfluo malboniĝas la ĝuo Z; havi ion en superfluo Z.
superflua. Superanta la bezonon, superabunda: spesmilo superflua poŝon ne ŝiras Z; tiamaniere grandega nombro da vortoj fariĝas superflua por la lernado Z; ĉion superfluan formetu X; pri tio mi trovas superflue tie ĉi detale paroli Z. sufiĉege.
suprenfluo. Alsupra fluo: en maro suprenfluoj transportas nutrajn mineralojn de la fundo al la supro.
traflui (tr) Flui tra io: tiu rivero trafluas dezertan ebenaĵon; traflui tra filtrilo; (f) la amo de Dio trafluis la animon en senmezura abundo Z; traflua kapacito.
traflueti (tr) Traguteti: pluvo trafluetis la tegmenton, tra fendo de la tegmento.
transfluigi
Fluigi likvon de unu ujo en alian.
Transfuzi.
dikflua. Tia, ke ĝi malfacile fluas (viskoza).
Golfofluo 🌄 Granda varma fluego en Atlantiko, de Florido ĝis Anglio, Francio k Norvegio. Kuroŝio.
nazfluulo Z. Persono, kiu lasas mukon deflui de sia nazo.
rapidfluo Z. Loko en rivero, kie la fluo fariĝas tiel rapida, ke ne eblas tie veturi per boato.
sangofluo N = hemoroida elfluo.
sangalfluo. Kongesto.
tubfluilo 🏢 Kondukilo ĝenerale el giso, uzata por transfluigi akvon venantan de domo al la stratkanaleto, tra trotuaro.
ventrofluo. Lakso.