PIV 2020 · 10249
meteor²o
meteor2o 🔭 Luma fenomeno, kaŭzata de la renkontiĝo de ĉiela korpo – veninta el la spaco – kun la Tera atmosfero: ĝia lumo baldaŭ estingiĝos, kiel la lumo de minuta meteoro Z; (f) se la amaso nun adoras ian luman meteoron Z (modon). ➞ meteoroido.
meteora. Rilata al meteoro: meteora duŝo (apero de multaj meteoroj en la daŭro de mallonga tempo, nomataj laŭ la konstelacio, el kies direkto ili ŝajne venas, ekz. Leonidoj).
meteorŝtono. Aerolito.